Ago-Semajno 2008

„Lingvoj — pordo al interkulturo”
27.12.2008-04.01.2009
Liptovský Mikuláš, Slovakio
eo sk pl

Organizantoj

Varsovia Vento Pola Esperanto-Junularo Slovaka Esperanto-Junularo Liptova Esperanto-Klubo

Pasintaj

Organizantoj

Varsovia Vento
Jam de la 1991-a jaro blovas la Vento, Varsovia Vento. Dank’ al agado de tiu ĉi klubo reaperis en la 2004-a jaro Pola Esperanto-Junularo. Tion sekvis la 61-a Internacia Junulara Kongreso en Zakopane (2005), kiun organizis jam kune VV kaj PEJ. La klubo organizas ankaŭ aliajn E-aranĝoj. Temas kompreneble pri printempa Humura Esperantista Libera Aranĝo (HELA). Sed ne nur per aranĝoj la klubo vivas. Membroj de Varsovia Vento gvidas kursojn de Esperanto en Varsovio, realigas Esperantlingvajn retajn elsendojn kaj kreas filmojn pri esperantistaj aranĝoj.
Pola Esperanto-Junularo (PEJ)
Refondita en la 2004-a jaro organizo kuniganta junajn Esperantistojn en Pollando komencis sian agadon de sufiĉe grava evento, kiu estis la 61-a Internacia Junulara Kongreso en Zakopane (2005). Kune kun Varsovia Vento ĝi organizas ankaŭ iom pli distran aranĝon — Humuran Esperantistan Liberan Aranĝon (HELA). En la jaro 2009 PEJ kune kun Ĉeĥa kaj Germana Esperanto-Junularoj organizos 65-an Internacian Junularan Kongreson en Liberec'.
Slovakia Esperanta Junularo (SKEJ)
Slovakia Esperanta Junularo estas civitana asocio de gejunuloj kaj por gejunuloj. Ĝi ekestis 13-an de augusto 2003. Ĝia celo estas:
  • subteni la internacian lingvon Esperanto kiel rimedon por internacia komunikado,
  • informi junajn homojn en Slovakio pri Esperanto,
  • iniciati kaj subteni projektojn pri internacia kunlaboro de junaj homoj kun eluzo de la lingvo Esperanto,
  • organizi klerigajn kaj kulturajn aranĝojn en Esperanto aŭ direktitaj al Esperanto,
  • kunlabori kun organizaĵoj, kies celoj kongruas kun tiuj de SKEJ.
Ekde julio 2004 SKEJ estas slovakia landa sekcio de TEJO.
Liptova Esperanto-Klubo (LEK)
Organiza teamo
kunordigado
  • Irek (Ireneusz Bobrzak)
  • viavento@poczta.onet.pl
  • +48 508 779 098 (plej bone SMS)
  • koresponde:
    Toruńska 82 m. 133
    PL-03-226 Warszawa
foto de Irek
loka kunlaboro
  • Petro (Peter Baláž)
foto de Petro
programo foto de LukiZ
administrado
  • Asia (Joanna Jakielska)
retpaĝo
honoraj patronoj:
Dušan Čaplovič - viccefministro de la registaro de la Slovaka respubliko
Ján Blcháč - urbestro de la urbo Liptovský Mikuláš
Juraj Blanár - prezidanto de la Žilina Memmastruma Distrikto
Małgorzata Handzlik - pola membro de la Eŭropa Parlamento
subtentantoj:
E@I Liptovský Mikuláš TV Liptov
Žilina Memmastruma Distrikto AquaPark Tatralandia
xhtmlcssatom La paĝaron prilaboris: Łukasz Korczewski retpoŝto