Ago-Semajno 2008

„Lingvoj — pordo al interkulturo”
27.12.2008-04.01.2009
Liptovský Mikuláš, Slovakio
eo sk pl

Organizantoj

Varsovia Vento Pola Esperanto-Junularo Slovaka Esperanto-Junularo Liptova Esperanto-Klubo

Pasintaj

Alveno

Mapo de la Slovaka Respubliko

Per aviadilo al Slovakio

Plej oftaj flugkonektoj estas al Bratislava, ankaŭ de malmultkostaj kompanioj kiel Ryanair kaj SkyEurope. Kaj de Bratislava eblas jam preni rektan trajnon al Liptovský Mikuláš. Pluaj, pli etaj flughavenoj estas en urboj Poprad kaj Košice.

Per buso aŭ per trajno al Liptovský Mikuláš

Liptovský Mikuláš havas bonajn vojaĝ-konektojn, estas multaj rektaj trajnoj kaj busoj de ĉiuj flankoj de Slovakio. Ĉi-subaj ligiloj helpos vin trovi plej taŭgan konekton:

Al la AS-ejo

Ni kongresumos en lernejo ĉe jena adreso: Obchodná akadémia, Nábrežie K. Petroviča 1571, Liptovský Mikuláš, Slovakio. Kaj la studenthejmo estas nur 40 metrojn for.

peco de la urbomapo kun vojo al AS-ejo panoramo de la ĉirkaŭaĵo de la AS-ejoj
honoraj patronoj:
Dušan Čaplovič - viccefministro de la registaro de la Slovaka respubliko
Ján Blcháč - urbestro de la urbo Liptovský Mikuláš
Juraj Blanár - prezidanto de la Žilina Memmastruma Distrikto
Małgorzata Handzlik - pola membro de la Eŭropa Parlamento
subtentantoj:
E@I Liptovský Mikuláš TV Liptov
Žilina Memmastruma Distrikto AquaPark Tatralandia
xhtmlcssatom La paĝaron prilaboris: Łukasz Korczewski retpoŝto