Ago-Semajno 2007

27.12.2007-02.01.2008
Malborko, Pollando

eopl

Organizantoj

Varsovia Vento
Jam de la 1991-a jaro blovas la Vento, Varsovia Vento. Dank’ al agado de tiu ĉi klubo reaperis en la 2004-a jaro Pola Esperanto-Junularo. Tion sekvis la 61-a Internacia Junulara Kongreso en Zakopane (2005), kiun organizis jam kune VV kaj PEJ. La klubo organizas ankaŭ aliajn E-aranĝoj. Temas kompreneble pri printempa Humura Esperantista Libera Aranĝo (HELA), kaj SPR! (SenPrograma Renkontiĝo) organizata ekde la 2007-a jaro kune kun Kataluna Esperanto-Junularo. Sed ne nur per aranĝoj la klubo vivas. Membroj de Varsovia Vento gvidas kursojn de Esperanto en Varsovio, realigas Esperantlingvajn retajn elsendojn kaj kreas filmojn pri E-aranĝoj.
Pola Esperanto Junularo (PEJ)
Refondita en la 2004-a jaro organizo kuniganta junajn Esperantistojn en Pollando komencis sian agadon de sufiĉe grava evento, kiu estis la 61-a Internacia Junulara Kongreso en Zakopane (2005). Kune kun Varsovia Vento ĝi organizas ankaŭ iom pli distran aranĝon — Humuran Esperantistan Liberan Aranĝon (HELA). Ekde la 2007-a jaro PEJ, SKEJ (Slovakia Esperanto Junularo) kaj EK-MASI (moskva e-klubo) organizas someran Slavan Esperanto-Studadon (SES).
Internacia AS-teamo
Post la unuaj provoj de neoficiala kunlaboro inter VV, PEJ, SKEJ, Ek-MASI, IEJ, FLEJA kaj KEJ, ĉi-jare dum AS ni evoluigos ideon starigi la internacian teamon pri organizado de la junularaj aranĝoj kaj renkontiĝoj. Tasko de EventKreantoj (mallonge EK!), ĉar pri ĝi temas, estus krei skizon de kunlaboro, apogi kaj kune organizi diversajn renkontiĝojn kaj aranĝojn.

Organiza teamo

Niaj partneroj kaj kunorganizantoj

EkMASI SKEJ KEJ FLEJA IEJ
KEJA Muzeum Zamkowe w Malborku

Niaj honoraj patronoj

Marŝalo de la Senato de la Pola Respubliko Marŝalo de la Provinvco Pomerio Estro de la Urbo Gdansko Estro de la Malborka Distrikto Estro de la Urbo Pelplino
Estro de la Urbo Malborko Prezidanto de la Urba Konsilio de Malborko Komandanto de la 22-a Aerbazo en Malborko Prezidanto de la Kaŝuba-Pomeria Asocio Prezidanto de la Asocio de Polaj Romaoj

Niaj sponsoroj

Eco Malbork Sp. z o.o. Bank Spółdzielczy w Malborku

Niaj amaskomunikilaj patronoj

Dziennik Bałtycki Polskie Radio Wrota Pomorza
xhtmlcss La paĝaron konstruis: Łukasz Korczewski retpoŝto