27.12.2007-02.01.2008
Malborko, Pollando
Inter la fotogalerioj aperis ankoraŭ unu de Sjoerd el Svedio. Se vi ŝatas belajn fotojn, vi certe aprezos ĝin. Kaj ne nur AS-on en Malborko vi povas rememoriĝi sed inter alie ankaŭ antaŭajn aranĝojn organizitajn de ni: AS en Nowy Sącz kaj IJK en Zakopane.
Vi partoprenis AS-on kaj volus sciigi nin pri viaj impresoj kaj ideoj? Aŭ vi ne partoprenis sed havas spertojn de aliaj aranĝoj? Por ke vi amuziĝu bone kaj komforte dum venonta Ago-Semajno en Liptovský Mikuláš, helpu nin plibonigi nian aranĝon kaj plenigu la ĵus aperintan enketon!
En Memoraĵoj jam aperis la dua filmo pri la pasinta Ago-Semajno. Spektu kaj montru al viaj amikoj! ;)
Nun, kiam kaj vi, partoprenantoj kaj ni, organizantoj jam revenis kaj ripozis, ni volus kore danki al ĉiuj partoprenantoj pro la alveno al Malborko kaj kontribuo al la etoso de Ago-Semajno. Ni esperas, ke vi bone amuziĝis kaj longe memoros nian aranĝon. Ni esperas ankaŭ, ke ni ĉiuj renkontiĝos ankoraŭfoje dum certe eĉ pli bona Ago-Semajno 2008 en Liptovský Mikuláš en Slovakio.
Baldaŭ vi ricevos liston de la partoprenantoj kun retpoŝtadresoj. Kaj jam ek de kelkaj tagoj ni kolektas memoraĵojn: fotojn, filmetojn kaj artikolojn pri la pasinta Ago-Semajno en Malborko. Se mankas tie la viaj aŭ aliaj, kiujn vi vidis en la reto, ne hezitu montri ilin al ĉiuj kaj sendi al ni la ligilojn.
Jes ni jam baldaŭ renkontiĝos en Malborko. Tial por ke vi jam sciu kio, kie kaj kial, kaj por ke vi prepariĝu, ni publikas la oficialan AS-informilon. Estu informita ;)
Se vi anoraŭ ne vidis aŭ eĉ ankoraŭ ne decidis veni al nia aranĝo, nepre vidu niajn filmetojn de la pasinta AS. Ĉi-jare estos eĉ pli bone!
Oportune ni kapablos organizi la senpagajn vizojn ankoraŭ ĝis la 15-a de la oktobro. Do se vi bezonas vizon, dum venontaj du semajnoj ne estos ankoraŭ tro malfrue por vi: profitu la okazon kaj aliĝu! Post la 15-a ni ne povos garantii la senpagajn vizojn.
Ĵus aperis nova paĝo pri la loko de la aranĝo kun mapeto de la urbo kaj kelkaj fotoj de la aranĝaj ejoj. Kaj se vi delonge ne vizitis nian paĝaron rimarku ankaŭ alveneblojn kaj mallongan priskribon de la organizantoj (kun kontaktaj retpoŝtadresoj). Funkcias jam ankaŭ de kelkaj semajnoj pola versio de la paĝaro kun bazaj informoj pri la aranĝo.
Ni pardonpetas pro la problemo pri la aliĝilo, ĝi jam korekte funkcias. Por rekompenci ni anoncas plilongigon de la dua aliĝperiodo ĝis la 21-a de oktobro.
Ni rememorigas, ke baldaŭ finiĝas la dua aliĝperiodo. Se vi ankoraŭ ne aliĝis, ni rekomendas fari tion nun, por ne pagi pli multe.
Sian alvenon al Malbork ĵus konfirmis furormuzikistoj de Esperantujo! Kiel pasintjare pri bona etoso zorgos Kim J. Henriksen el Hotel Desperado kaj, por la unua fojo en AS, Jean-Marc Leclerq konata kiel JoMo.
Ni kore bonvenas al la nova paĝaro de Ago Semajno 2007. Fartu kiel hejme.
Ne forgesu tamen pri la ĝisnunaj anoncoj. Jen ili.
Pollando la 1-an de januaro 2008 (do, ankoraŭ dum AS) eniras Ŝengen-sferon. Tio signifas, ke por partopreni ASon oni bezonas Ŝengen-vizon. Ĝia akiro estas pli komplika kaj pli kosta ol tio estis ĝis nun. Vizo por ano de lando, kiu havas interkonsenton kun EU (ekzemple Rusio, Ukrainio) kostas 35 eŭrojn kaj por tiuj, kiuj ĝin ne havas (ekzeple Belorusio) — 60 eŭrojn. Tial ni klopodas organizi senpagajn vizojn por vi. Ni devas sendi viajn datumojn al la Ministerio por Eksterlandaj Aferoj, kiu sekve informos konsulejojn en viaj landoj. Ni petas maksimume ĝis la fino de la oktobro sendi al ni ĉiujn datumojn bezonatajn por invitletero. Poste vizoj certe estos pagendaj.
La datumojn (fotokopiojn de viaj pasportoj) sendu al Irek: viavento@poczta.onet.pl
Por plifaciligi laboron de la programa AS-teamo ni petas viajn program-kontribuojn, plej bone ĝis la 15a de la oktobro. Jen kelkaj utilaj demandoj por priskribi la programeron:
Bv. sendi la priskibojn. (LukiZ) lukiz@vp.pl
Post la unuaj provoj de neoficiala kunlaboro inter VV, PEJ, SKEJ, EkMASI, IEJ, FLEJA kaj KEJ, ĉi-jare dum AS ni evoluigos ideon starigi la internacian teamon pri organizado de la junularaj aranĝoj kaj renkontiĝoj.
Temas pri teoria kaj praktika trejnado ĉe diversnivelaj organizaj aferoj, aliĝo al la taskoj de la LKK surloke, fine fondo de la internacia grupo, kies tasko estos krei skizon de kunlaboro apogi kaj kune organizi elektotaj por la venonta jaro renkontiĝojn kaj aranĝojn. Se ni ne zorgos pri ni mem neniu pri ni zorgos :)
Por ke ĉion bone ni organizu surloke mi petas vian kontakton kaj interesiĝon aliĝi al la teamo. (Irek) viavento@poczta.onet.pl