Ago-Semajno 2007

27.12.2007-02.01.2008
Malborko, Pollando

eopl

Pri la loko

La urbo

Ĉi-jare ni renkontiĝos en Malborko, antaŭa ĉefurbo de la Ordeno de Germanaj Kavaliroj (mallonge: Germana Ordeno aŭ Teŭtona Ordeno). La urbo ĝis nun famas pro la granda brika kastelo, kiun ili konstruis kaj kiun vi havos eblecon viziti.

Ĉi-sube estas malgranda mapeto de la centro de la urbo kun markitaj lokoj gravaj por la aranĝo.

Mapeto de la centro de Malborko

Plenan mapon de la urbo kaj turismajn informojn, anakaŭ en esperanto, vi trovos ĉe la paĝaro de la Urba Oficejo de Malborko.

La AS-ejo

Foto de la centra renkontiĝejoLa AS-ejo troviĝos en La Supergimnazia Lernejkomplekso n-ro 4 en Malborko (Zespół Szkół ponadgimnazjalnych nr 4 w Malborku) kies adreso estas: Plac Narutowicza 14. Tie okazos ĉefa parto de la programo, tie estos la retejo kaj la naĝejo. Kaj la salono, kiun vi vidas sur la apuda foto iĝos centra renkontiĝejo dum la aranĝo.

La junulargastejo

Foto de alia el ĉambroj en la junulargastejoFoto de unu el ĉambroj en la junulargastejoJe la fotoj tiuj ĉambroj estas ankoraŭ enloĝitaj de studentoj sed baldaŭ atendos vin. (Tukoj kaj ŝuoj ne apartenas al la komplekso ;))

La KLF-ejo

Foto de la KLF-ejo (scenejo)Foto de la KLF-ejo (enirpordoj)La Kultur-Lingva Festivalo okazos en Bazlernejo n-ro 5 en Malborko (Szkoła Podstawowa nr 5 w Malborku, ul. Wybickiego 32). En tiu ĉi grandega salono vi havos eblecon prezenti kulturon de via lando aŭ regiono kaj pli ol 500 homoj povos veni por vidi vin, vian nacian kulturon kaj esperanton.

Niaj partneroj kaj kunorganizantoj

EkMASI SKEJ KEJ FLEJA IEJ
KEJA Muzeum Zamkowe w Malborku

Niaj honoraj patronoj

Marŝalo de la Senato de la Pola Respubliko Marŝalo de la Provinvco Pomerio Estro de la Urbo Gdansko Estro de la Malborka Distrikto Estro de la Urbo Pelplino
Estro de la Urbo Malborko Prezidanto de la Urba Konsilio de Malborko Komandanto de la 22-a Aerbazo en Malborko Prezidanto de la Kaŝuba-Pomeria Asocio Prezidanto de la Asocio de Polaj Romaoj

Niaj sponsoroj

Eco Malbork Sp. z o.o. Bank Spółdzielczy w Malborku

Niaj amaskomunikilaj patronoj

Dziennik Bałtycki Polskie Radio Wrota Pomorza
xhtmlcss La paĝaron konstruis: Łukasz Korczewski retpoŝto