Ago-Semajno 2007

27.12.2007-02.01.2008
Malborko, Pollando

eopl

Pri la aranĝo

Por ni ĉiuj: koncertoj, prezentadoj, ekskursoj, kursoj, renkontiĝoj, popoldancoj, interesiĝ-rondoj, seminarietoj, lokaj specialaĵoj, ludoj kaj la novjara balo.

Por Esperanto: kulturlingva festivalo kaj prezentado de la lingvo por la loka junularo

En la ASejo: naĝejo, retejo, diskejo, trinkejo, ludejo, renkontiĝejo, masaĝejo, orienta korto (teo-ejo), kinejo, prezentejo kaj la kutima teo-kafo bufedo senpage por ĉiuj :)

Ekskursoj:

  • perpiede en Malborko: al Parko de la Mondo kaj al la plej granda en Eŭropo brika kastelo
  • buse al Gdansko; survoje tra fama pro Nikolao Kopernik Fromborko — tie ni vizitos ĉielobservejon kaj monakejon, kie vivis la astronomo; revenvoje tra Pelplino, kie akceptos nin la loka esperantistaro

Komenciĝo la 27-an de decembro per vespermanĝo kaj interkona vespero, finiĝo la 2-an de januaro post matenmanĝo; la oficiala fermo la 1an vespere.

Ebleco alveni pli frue, jam la 26-an posttagmeze kaj forveturi la 3-an de januaro — kromaj tranoktoj en amasejo ekster ASejo. (Pri detaloj ni informos baldaŭ, do bonvolu kontroli la paĝaron regule.)

En plano kelktaga postASo en Varsovio :)

Kaj se vi ankoraŭ bezonas instigon, vidu, kiel ni amuziĝis pasintjare:

Niaj partneroj kaj kunorganizantoj

EkMASI SKEJ KEJ FLEJA IEJ
KEJA Muzeum Zamkowe w Malborku

Niaj honoraj patronoj

Marŝalo de la Senato de la Pola Respubliko Marŝalo de la Provinvco Pomerio Estro de la Urbo Gdansko Estro de la Malborka Distrikto Estro de la Urbo Pelplino
Estro de la Urbo Malborko Prezidanto de la Urba Konsilio de Malborko Komandanto de la 22-a Aerbazo en Malborko Prezidanto de la Kaŝuba-Pomeria Asocio Prezidanto de la Asocio de Polaj Romaoj

Niaj sponsoroj

Eco Malbork Sp. z o.o. Bank Spółdzielczy w Malborku

Niaj amaskomunikilaj patronoj

Dziennik Bałtycki Polskie Radio Wrota Pomorza
xhtmlcss La paĝaron konstruis: Łukasz Korczewski retpoŝto