ago-semajno 2006

ĉefa paĝonovaĵojaranĝoaliĝiloaliĝintojligilojgastlibroas 2006

abonu novaĵojn

Artikolo en Revuo Esperanto (2007-03-13 21:00)

En Revuo Esperanto aperis artikolo pri AS 2006 skribita de Irek: http://as.pej.pl/bildoj/esperanto-revuo.pdf

Fotoj far Sjoerd (2007-03-03 22:40)

Fotoj pri AS 2006 far Sjoerd: http://fotoj.homeip.net/

Fotostrio 'Kion signifas AS' (2007-03-03 22:30)

Fotostrio 'Kion signifas AS' farita de Rubulo: http://www.rubulo.net/article-5822111.html

Artikolo en JEN (2007-02-20 21:30)

En la nederlanda revuo JEN (Jongeren Esperanto Nieuws) aperis artikolo pri AS 2006 skribita de Anneleen (en la nederlanda): http://as.pej.pl/bildoj/jen.pdf

Artikolo en TEJO Tutmonde (2007-02-11 22:00)

En la lasta TEJO Tutmonde aperis artikolo pri AS 2006 skribita de LukiZ: http://as.pej.pl/bildoj/tejo-tutmonde.pdf

Artikolo en La Ondo de Esperanto (2007-02-11 22:00)

En la feburara kajero de La Ondo de Esperanto aperis artikolo pri AS 2006 skribita de Aleksej Korĵenkov: http://www.esperanto.org/Ondo/Ondo/148-lode.htm#148-03

Sonraporto pri Ago-Semajno 2006 en Pola Radio (2007-02-11 20:30)

La 9-an de februaro, en la vendreda programo de Pola Radio en Esperanto, aperis preparita de LukiZ kelkminuta sonraporto pri Ago-Semajno 2006 en Nowy Sącz. Ĝi estas aŭskultebla kaj elŝutebla de la adreso: http://www.polskieradio.pl/podcast/39/files/2007020906431155.mp3

Unuaj informoj pri Ago-Semajno 2007 (2007-02-11 20:30)

Jam post la unuaj interparoloj pri organizado de Ago-Semajno ĉi-jare. Ĵus ni revenis el Malborko, malnova ĉefurbo de Sankta Maria Kruckavalilaro, kie ni renkontiĝis kun la lokaj esperantistoj kaj la urbaj aŭtoritatoj. Loko taŭga, ĉarma, multflanke interesa eĉ vintre. En la urbo al la partoprenontoj de AS - ankaŭ al ni - eblos ekkoni la historion de mezepoko, vidi vivajn kruckavalirojn antaŭ ni batalontajn, la lokan kaj ciganan popolkulturon kaj ĉe okazo viziti Gdansk'on kaj ĝian iom nederlandecan arkitekture regionon. Dum kelkhora renkontiĝo okazis prezentado de 20 minuta filmo pri Ago-Semajno en Nowy Sącz, la unuaj esploroj pri la ejoj - ĉiujn ni trovis en la malnova urbocentro - kaj la unua kontakto kun la lokaj amaskomunikiloj - vidu la reagon de la loka gazeto. Banketon, organizitan de la urbo en la sabata vespero okaze de la renkontiĝo, partoprenis ankaŭ esperantistoj de Rusio, Slovenio, Slovakio, Litovio kaj Irano, ia. Petro kaj Indre, kiuj alvenis ekskurse post fino de la E-sesio ĉe la universitato de A. Mickiewicz en Poznano.

Informoj pri la urbo: http://www.malbork.pl/es/
Fotoj de la renkontiĝo: http://www.republika.pl/viavento/aktuale/aktuale.htm#Ago-Semajno%202007
Informoj pri la renkontiĝo en lokaj revuoj:
http://as.pej.pl/bildoj/malbork-revuo.jpg

http://as.pej.pl/bildoj/malbork-revuo-2.jpg
(aldonita je 2007-03-04)

www.as.pej.plemail • 2007.09.19