ago-semajno 2006

ĉefa paĝonovaĵojaranĝoaliĝiloaliĝintojligilojgastlibroas 2006

Vidu la paĝaron de Ago Semajno 2006.

• • • Lokaj revuoj • • •

Post Ago Semajno en revuoj de Nowy Sącz aperis multaj entusiasmaj artikoloj pri la aranĝo.




• • • Artikoloj • • •

Legu postaranĝaj rimarkoj de la ĉeforganizanto - Irek - kaj impresoj de aliaj partoprenantoj.

Irek, Varsovia Vento - Ago-Semajno :)

Neforgesebla, amuza, senca. Mi ĝojas pro ASo. Ege. Ankaŭ kiel partoprenanto. Du semajnoj mi bezonis ripozi :) Kaŭzis manko de dormo. Du aŭ tri horoj dum diurno ne sufiĉas. Tamen ne valoris dormi. Tiuj ĉi renkontiĝoj ne ofte okazas. Se jam ne ĉiun ja oni povas partopreni...

Irek, Varsovia Vento - ASo... Ĉu io nova aperis?

Ĉu io nova? Sendube ne. Esperantistoj ekde komenco ŝatas turni atenton pri la internacia lingvo. Kio nova do? Certe pli videbla ol antaŭe apero de la junulara ASo en la internacia medio helpas al la ideo en la meza kaj orienta regiono de Eŭropo. Ĉi tie ja dum la lasta periodo okazis abruptaj sociaj ŝanĝoj, kio grave influis ĉies kulturon, en tio kvazaŭ malaperon de la esperantista agado. La politika tertremo detruis de jaroj prilaboritan zorge evoluon de E-organizoj en realeco de socialismo, kiuj pro haltigo de la ŝtataj subvencioj tute perdis orientiĝon, efike falis aŭ ĉesis funkcii...

Miropiro, Ĉeĥio - Raportaĵo pri Ago-Semajno

En duono de novembro Marek Blahuš sendis al mi invitilon por Ago-Semajno en Pollando en Nowy Sącz. Mi decidiĝis, ke mi volus ekvojaĝi tien. Miaj gepatroj diris al mi, ke mi povas veturi, se al mi ne gravas, ke mi ne estos dum kristnaska feriado en Brno...

Maksim, Rusio - Impresoj pri AS-2006/2007 en Pollando

Mi ĵus revenis el Pollando, kie estis dum novjaro. Mi forveturis el Moskvo en la 24-a de decembro 2006 kaj revenis en la 7-a de januaro de 2007 Tie mi estis en aranĝo AS en urbo Novi Sonĉ (Nowy Sacz). Entute partoprenis ĉ. 160 homoj...

Aleksej, Rusio - Agi kaj festi (en La Ondo de Esperanto)

Post sukcesoj en Zakopane, la organizantoj (Varsovia Vento kaj PEJ) de Ago-Semajno translokis ĝin al nova loko, kiu tamen estas sufiĉe proksima — Nowy Sącz. Malgraŭ tio, ke la nova loko estas malpli konata, la nombro de partoprenantoj preskaŭ atingis 200. Ili venis el 24 landoj, plej multaj el Ukrainio, Ruslando, Pollando kaj Italio...

LukiZ, Varsovia Vento - Ago-Semajno - novjare en Pollando (en TEJO Tutmonde, PDF dosiero)

Jam la kvinan fojon sub nomo de Ago-Semajno (AS) okazis junulara novjara aranĝo en Pollando. Partoprenis ĝin rekorda kaj, por esti sincera, eĉ por organizantoj surpriza kvanto da homoj. Entute venis 187 personoj el 24 landoj. Plej multnombre el Ukrainio, Pollando kaj Rusio...

Anneleen, Belgio - Ago-Semajno in Polen (en Jen - Jongeren Esperanto Nieuws, PDF dosiero, en la nederlanda)

Benoît, Francio - Kion signifas AS? (fotostrio)

Irek, Varsovia Vento - Ago-Semajno en Pollando (en Revuo Esperanto, PDF dosiero)

Ĉu io nova aperis? Ŝajne ne. Tamen en la konscio de multaj junaj esperantistoj pli videble ol antaŭe prezentis sin relative freŝa novjara "Ago-Semajno" (AS) de Varsovia Vento kaj PEJ...

• • • Podkastoj • • •

Aŭskultu sonbildojn de la aranĝo en duonhora podkasto - Varsovia Vento Elsendoj (elektu la 13-an elsendon).
Sonraporto pri AS 2006 en Pola Radio.

• • • Filmetoj • • •

Ago Semajno 2006 - filmeto far Marat Sadykov

• • • Foto-galerioj • • •

Foto-raporto de Varsovia Vento
Felix, Germanio
Marat, Rusio
Fidel, Ukrainio
Vildana, Bosnio-Hercegovino
Ivo, Nederlando
Sebastian, Pollando
Łukasz K., Varsovia Vento
Cesco, Italio
Vlado, Kroatio
Nuno, Portugalio
Sjoerd, Svedio

www.as.pej.plemail • 2007.09.19