ago-semajno 2006

ĉefa paĝonovaĵojaranĝoaliĝiloaliĝintojligilojgastlibroas 2006

Iom pri la historio

La historio de la aranĝo sub la nomo ASo ne estas longa kvankam pri la novjaraj
renkontiĝoj ni okupiĝas ekde 1991 jaro. Ĝis 2001 labore ni nomadis la jaron
finantan kolektiĝon de gejunuloj Silvestrumado, lige kun Silvestro, kies
la nom-tago sekvas la 31an de decembro. Ĉiam la aranĝoj estis plenplenaj
de gejunuloj, ĉiam en la internacia etoso. Ekde 2002 aperis la nomo
Ago-Semajno, ĉar fakte la tutan tempon diversforme ni agas – precipe
dum la vesperoj kaj noktoj – kion ne nepre ligu nur kun agado
por Esperanto.

Iom pri la ideoj

ASo celas la internacian esperantistan kontakton de gejunuloj. Ĝi aperis por
amuze, gaje kaj sence pasi la novjaran tempon, dum kiu inter ĉiutaga
diskotekumado kaj bonega etoso de la junulara renkontiĝo eblas partopreni
valorajn kunvenojn, altnivelajn kursojn, seminarietojn,
diskutrondoj pri la internacia kuna agado, fine ankaŭ
polularigi la lingvon ia. pere de kontakto kun la lokaj medioj,
sinprezentado por la eksteruloj ekz. dum KLF, ktp. Ĝoju, se vi
ŝatas agi por Eo, ne timu, se vi celas nur amikumadon. La ĉefa
principo de ASo estas reveni hejmen plenplena da impresoj
kaj feliĉa :) Neniam estis alie!

www.as.pej.plemail • 2007.09.19